Skip to main content

ETHNOS_APP

Home • Search • Journals • List 0

Ethnic Consciousness in the British Isles

Questions for Language Planning

Bibliographic Data

ID11663245
AuthorsPatricia C Nichols (San Jose State University, corresponding author)
Year1977
Volume1
Issue1
Pages10-31
Publication date1977-01-01
Open AccessNo
TypeARTICLE
VenueLanguage Problems & Language Planning (JOURNAL)
Journal identifiersISSN: 0272-2690 • E-ISSN: 1569-9889
PublisherJohn Benjamins Publishing Company (PUBLISHER • NL)
DOI10.1075/lplp.1.1.03nic
OpenAlexW2003223245
LanguageEN
Citations received2

La etna konscio en Britaj Insuloj: demandoj por la lingvoplanado La lingvoplanado okazas ne nur en disvolvigantaj landoj, sed ankau en jam evoluintaj, tamcn pri aliaj lingvoproblemoj. Post la normigo de grava, grandplimulta lingvo, kiel la angla en la Britaj Insuloj, okazas du cefaj lingvaj problemoj rilate al etnoj. Unue, indiĝenaj minoritatoj volas restarigi au reteni lingvojn, kiuj simbolas la etnan identon; due, enmigrintoj devas lerni la lingvon au lingvovarion de la plimulto. Estas malfacile difini la terminon etno en la Britaj Insuloj. Nek la (jam delonge inter-miksiĝinta) kelta raso, nek la religio, nek la lingvo nun povas esti difinilo. La keltaj lingvoj estas tamen parolataj en izolitaj regionoj kaj elektitaj kiel signifaj indikiloj kaj konserviloj de la naciaj identoj de Skotlando, Irlando kaj Kimrujo, kvankam la grandaj plimultoj tie jam parolas la anglan kiel la unuan lingvon, kiel faras ec la propagand-antoj de la keltaj lingvoj. La lingvaj situacioj en la tri lokoj evoluis malsame. En Irlando la movado por restarigi la gaelan mildigis sian postulon al nura 'konservo' . En Skotlando la ekzisto de du etnaj lingvoj, la skotgaela kaj la anglaparenca skota, obstaklis la etnolingvan movadon. Nur en Kimrujo iom prosperas, kaj kulture kaj politike, la etna lingvo. La historioj de la keltaj lingvoj instruas kelkajn lecionojn. Literatura tradicio. religia uzado, normigo kaj amasmedia uzado helpas vivadigi lingvon. Monsparoj ce lingvo-protektado povas konduki al multkostaj protcstoj. Eĉ ĉe mortaj lingvoj, oficialaj simbolaj agoj povas kontentigi etnajn grupojn. La enmigrintoj, kiuj havas la plej gravajn lingvoproblemojn en Britujo, estas la karib-anoj kaj la sudazianoj. Ili spertas problemojn cefe en la lernejoj, kiuj ekde 1963 klopodas sistemece pliefikigi la metodojn por instrui la anglan al ili sed faras nenion por konservi kompetentojn pri aliaj lingvoj. Tion faras iugrade sudazianaj asocioj. Car la karibanoj plejparte parolas iun variaĵon de la angla, la lernejoj kutimas supozi, ke ili ne havas lingvoproblemojn, kaj traktas ilin same kiel anglojn. Sed la lingvaj kaj aliaj diferencoj kauzas, ke ili multe superproporcie plenigas la klasojn de lern-problemuloj. La lernejoj agnoskas la lingvajn problemojn de la sudazianoj, car ili estas komplete alilingvaj, sed ne konsideras altrudon de la angla kiel diskriminacion au mal-avantagigon. La sudazianoj, pli organizitaj kaj tradicie pli skrib- kaj leg-direktitaj ol la karibanoj, ankaŭ pli sukcesas. Surbaze de la limigitaj informoj sajnas, ke modera en-kalkuligado de lingvokondutaj diferencoj ce samlingvaj enmigrintoj faciligus ties edukigon. Penoj por konservi la lingvojn de naciaj malplimultoj kaj de enmigrintoj povus utili ne nur al tiuj grupoj mem, sed ankaŭ al la evoluo de kunlabora, kulture rica socio

Humanities · Political science · Linguistic Variation and Morphology · Linguistics, Language Diversity, and Identity · Philosophy

  • Onomaturge

    Open Access•Ephraim Nissan•AI & Society•1991

  • Values, language and inter‐cultural differentiation

    Pat Johnson, P W Johnson et al.•Journal of Multilingual and…•1982

Citations per year0.05
Citation span1982 - 1991 (10)
Highly citedNo

Tools

Open DOISci-Hub
Ethnos_APP • Open Source Project • MIT License • Frontend v2.0.0 • Privacy and Cookies • API Documentation: api.ethnos.app/docs • API Source Code: GitHub • DOI: 10.5281/zenodo.17049435 • Frontend Source Code: GitHub • DOI: 10.5281/zenodo.17050053 • cruz.rio.br • Expectantes Misericordiae